Henrik Wergeland

Henrik Wergeland
Persona informo
Naskonomo Henrik Arnold Wergeland
Naskiĝo 17-an de junio 1808 (1808-06-17)
en Kristiansand
Morto 12-an de julio 1845 (1845-07-12) (37-jaraĝa)
en Christiania
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj norvegadana vd
Loĝloko Grotten • Q11975534 vd
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Oslo
Osla Katedrala Lernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Nicolai Wergeland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Alette Dorothea Wergeland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Camilla Collett (en) Traduki, Augusta Antoinette Wergeland Vedøe (en) Traduki, Harald Titus Alexis Wergeland (en) Traduki kaj Joseph Frantz Oscar Wergeland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Amalie Sofie Bekkevold (en) Traduki (1839–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Olaf Knudsen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Siful Sifadda vd
Okupo poeto
arkivisto
ĵurnalisto
teologo
historiisto
verkisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henrik Arnold WERGELAND (naskiĝis 17-a de junio 1808 en Kristiansand, Norvegujo, mortis 12-a de julio 1845 en Christiania) estis norvega aŭtoro. Multaj pensas pri li kiel la plej grava lirikisto de Norvegujo tra la tempoj. Oni komparas lin al poetoj kiel Byron, Puŝkin kaj Victor Hugo. Li havis kelkajn kaŝnomojn, la plej konata estas Siful Sifadda. La poezio de Wergeland estas malfacile tradukebla, kaj li kelkfoje esprimis ke aparteni al malgranda lingvosocio estas malhelpo. Lia sento de manko de mondlingvo ekzemple esprimiĝis en la poemo "Følg Kaldet" (1844). Sed li samtempe vidis la sencon en verki por "eta amikema ularo".

Malgraŭ ke Wergeland ankaŭ estis grava dramisto, liaj dramoj restas tro nekonataj.

Wergeland estis tre agema, kaj faris pionirajn laborojn en pluraj kampoj en la juna Norvegujo post 1814. Li estis nelacigebla instruisto kaj varmkora prizorgisto. Li kontribuis fonde fari la novan ŝtaton kulturnacio, per sia verkado kaj per sia multflanka agado. Li ankaŭ interesiĝis pri la lukto por libereco de subpremitaj popoloj de aliaj lokoj en la mondo, kiel en Polujo, Irlando kaj Brazilo. Li kunflankis kun Barato kontraŭ la koloniiga potenco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy